pluvkorbo
mi havas neniun
kun kiu mi povas paroli
pri ĉion kio okazis
kaj nenion por montri
pro la malplenon sentas mi
kiel korbo plenita de vespera pluvo
(ne likante, ne verŝante, rigide teksita por teni akvon)
malhela kaj malvarma
senmova kaj senbrua
kaŝita sub litkovrilo el melankolio
kontraŭ lumo kaj luno
la steloj kaj suno
kaj la birdkantoj ĉesas
sed la mateno venos
kaj revekiĝos
denove
denove
denove